Deklaracio-De-Ĝenevo-Eo-2017-pdf

Télécharger un document PDF


Monda Medicina Asocio
Deklaracio de Ĝenevo
Akceptita de la

2-a Ĝenerala Kunveno de la Monda Medicina Asocio, Ĝenevo, Svislando, Septembro 1948

kaj reviziita de la

22-a Ĝenerala Kunveno de la Monda Medicina Asocio, Sidnejo, Aŭstralio, Aŭgusto 1968

kaj reviziita de la

35-a Ĝenerala Kunveno de la Monda Medicina Asocio, Venecio, Italio, Oktobro 1983

kaj reviziita de la

46-a Ĝenerala Kunveno de la Monda Medicina Asocio, Stokholmo, Svedio, Septembro 1994

kaj lingve prilaborita okaze de la

170-a Estrarkunveno, Divono-la-banoj, Francio, Majo 2005, kaj de la 173-a Estrarkunveno,
Divono-la-banoj, Francio, Majo 2006

kaj reviziita de la

68-a Ĝenerala Kunveno de la Monda Medicina Asocio, Ĉikago, Usono, Oktobro 2017

 

Promeso de la kuracisto

Kiel membro de la medicina profesio

mi solene promesas dediĉi mian vivon al la servo de la homaro.

La sano kaj bonfarto de mia paciento estos mia ĉefa konsidero.

Mi respektos la memstarecon kaj dignecon de mia paciento.

Mi tenos la plej grandan respekton al la homa vivo.

Mi ne permesos, ke konsideroj de aĝo, malsano aŭ handikapiteco, kredo, etna origino, sekso,
nacio, politika aneco, raso, seksa orientiĝo, socia pozicio aŭ ajna alia faktoro staru inter mia devo
kaj mia paciento.

Mi respektos la sekretojn, kiujn oni konfidas al mi, eĉ post la morto de la paciento.

Mi praktikos mian profesion kun konscienco kaj digno kaj laŭ akordo kun bona medicina praktiko.

Mi vartos la honoron kaj noblajn tradiciojn de la medicina profesio.

Mi donos al miaj instruantoj, kolegoj kaj studentoj la respekton kaj dankemon, kiujn ili meritas.

Mi kontribuos mian medicinan scion por la bono de la paciento kaj la progreso de la
sanprizorgado.

Mi zorgos pri miaj propraj sano, bonstato kaj kapabloj por havi la eblecon liveri sanservojn de la
plej alta nivelo.

Mi ne uzos mian medicinan scion por malrespekti homajn rajtojn nek civitanajn liberecojn, eĉ se
minacite.

Mi promesas ĉion ĉi solene, libere kaj akorde al mia honoro.

***

 

Oficiala Esperanto-traduko de la Deklaracio de Ĝenevo,

agnoskita de la Monda Medicina Asocio